-Karulino, ĉu vi iros kun mia al la sportumejo?
-Vi do pensas, ke mi estas tro dika?
-Bone, se vi ne volas...
-Do ankaŭ pigra?
-Trankviliĝu.
-Ĉu vi do opinias min histeria?
-Vidu, pri tio ne temas.
-Kaj kial do vi volas nepre iri sola?
Virino venas en bestovendejon, serĉante donacon por sia edzo. La vendisto proponas al ŝi sufiĉe grandan ranon.
Ŝi demandas: "Kion mia edzo faru kun malbela rano?"
La vendisto respondas: "Sincere, tio estas speciala rana specio. Ili povas midzi tiel, ke ĉiu viro pro plezuro preskaŭ freneziĝas."
Ĉar la virino mem ne ŝatas midzi, ŝi opinias tion bona donaco kaj aĉetas la ranon. Unu semajnon post la naskiĝtagdatreveno de la edzo, ŝi vekiĝas nokte pro bruo en la kuirejo. Ŝi atente iras tien kaj trovas en la kuirejo sian edzon, kiu rigardas kun la rano sur la mano kuirlibron.
"Kion vi faras ĉi tie meze de la nokto", ŝi demandas.
La viro respondas "Ne ĝenu nin. Se Ranjo lernos kuiri, vi povos paki viajn aĵojn kaj forfikiĝi!"
Viro estas en balo kaj kiam li iras en koridoro, li en angulo vidas solan belulinon.
Li iras al ŝi kaj demandas: "Kial tia belulino staras sola en angulo?"
"Mi ĉi-tie furzas."
Renkontiĝas du amikoj:
- Kaj ĉu vi scias - mi fine gajnis tiun procezon pro la tro rapida aŭtoveturado!
- Ho, kiel?
- Mia advokato pruvis ke ĉe 200 km/h tute nerimarkeblas tiu signo de limigo al 40 km/h.