Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Viroj

En ĉi tiu kategorio estas 152 ŝercoj.

Malkuraĝulo

Parolas du knaboj:
- Mi hontas pro mia patro. Li estas vera malkuraĝulo. Kiam forveturas mia patrino, li timas kaj iras dormi ĉe najbarino.
4.2857/5 (7 voĉoj)
La Infanoj, Sekso, Viroj

Afableco

Virino staras antaŭ spegulo kaj diras al edzo:
- Ho, ve! Mi havas pli da faltoj, mi dikiĝis, mi havas malbelan hararon. Kara, diru al mi ion afablan!
- Vi havas bonan vidkapablon.
4.6667/5 (6 voĉoj)
La Virinoj, Viroj