Ĉefpaĝo » Kategorioj » Vojaĝoj kaj turismo
Vojaĝoj kaj turismo
En ĉi tiu kategorio estas 46 tekstaj ŝercoj.
En vojaĝ-oficejo: „Ekskurso estas plene okupita, sed mi povas vicigi vin kiel anstataŭanton.“
„Kaj kiel grandan esperon mi havas?“
„Grandan. Kiam ni anoncos prezojn, duono de interesiĝantoj nuligos sian mendon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Per tiu ĉi aŭtobuso mi veturas jam dek jarojn.“
„Ĉu vere? Kaj kie vi enaŭtobusiĝis?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Post libertempo: „Imagu, mi estis en montarhotelo, kie ĉambro kostas 1800 kronojn!“
„Kaj kiel longe vi estis tie?“
„Proksimume kvin minutojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Pordisto vekas gaston en hotelo: „Ĉu vi deziris frumatene veturi en Pragon?“
„Jes.“
„Do trankvile dormu. La trajno jam forveturis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„En trajno rigardis min konduktoro, kvazaŭ mi ne havus veturbileton.“
„Kaj vi?“
„Mi rigardis lin, kvazaŭ mi havus ĝin.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Turisto: „Kie eblas bani sin?“
„Iru daŭre ĉi-direkte ĝis al la ponto kaj poste dekstren aŭ maldekstren.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En stacidomo: „Rapidtrajno al Brno veturas post dek minutoj. Sed preferu veturi per persona trajno, kiu alveturos post tri horoj.“
„Kial?“
„Tiu rapidtrajno ne haltas ĉi tie.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Revizoro postulas en kupeo de pasaĝero veturbileton, sed tiu oponas: „Kiun veturbileton? Laŭ la horaro mi jam delonge estas hejme.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Klarigas gvidanto: „Tio estas ŝtonoj, kiujn ĉi tien alŝovis glacimontoj.“
Unu el turistoj: „Kaj kie estas nun la glacimontoj?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Ŝi sendis de libertempo telegramon: „Daŭre pluvas, mi ne povas eĉ eliri el hotelo.“
Respondo: „Tuj revenu! Ĉi tie pluvas pli malmultekoste.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto