Ŝerco 1054 Paciento en montara sanatorio: „Sinjoro doktoro, mi tre malbone spiras.“ „Ĉu ankaŭ ĉi tie? En tia belege pura aero?“ “Ja jes. Mi estas kutimiĝinta vidi, kion mi spiras.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto