Ŝerco 1112 En lernejo: „Ĉi-vespere estos luneklipso. Al ĉiuj mi rekomendas observi ĝin. Komenco estos je la dudeka kaj tridek minutoj.“ „Je kiu televidprogramo?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto