Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝerco 1554

Babilas du agrokulturistoj: „Ĉi jare ni havis tritikon altan kiel plenkreska viro.“
„Kaj ni havis ĉi jare maizon kiel telegrafajn kolonojn.“
„Ĉu tiel altajn?“
„Ne, tiel malproksimajn unu de la alia.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto