Sperta stiranto Kunveturantino nokte klarigas al ĵus enaŭtiĝinta petveturanto: -Ne timu pro la nokto kaj malfacila vojo, mia edzo estas tre sperta stiranto, li povus senprobleme veturi sur ĉi tiu vojo eĉ dormante. Ĉu ne, Karlo? - Karlo? - KARLOOO!!!