Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

En la kaĉo

Sola piloto en malgranda aeroplano flugas super la senfina ĝangalo.
Subite la motoro knaras, knaregas kaj misfunkcias plene. La aeroplano kraŝas, sed la piloto sukcesis ĝin tiel longe ekvilibrigi, ke li povas eliri el la vrako nevundite.
Tamen, jam kelkajn minutojn poste, kiam li eniras en malgrandan senarbejon, subite ĉirkaŭas lin sovaĝuloj armitaj. Laŭ la aspekto estas verŝajne kanibaloj.
-"Ho ve", li mizermienas, "nun mi sidas en la kaĉo!"
-NE, VI ANKORAŬ NE SIDAS, subite vokas mistera voĉo en lia kapo.
-"Ĉu ne? Kion mi faru?!"
-IRU AL LA TRIBESTRO, PRENU LIAN LANCON, KAJ MORTIGU LIN!
La viro tuj kuras al la tribestro, forŝiras ties lancon kaj traboras lin per multaj puŝoj. - Malviva!
-"Kaj nun?"
-NUN VI SIDAS EN LA KAĈO!