Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Bone vivanta maljunulo

Mia avuiĉo (avo) vivis pli ol 100 jarojn.
Maten-, tag- kaj vespermanĝe li prenis kuleron da kaviaro kaj glutis ĝin helpe de tre bona viskio, post tio li fumadis kuban cigaron.
Por resti bonkondicia, li dufoje en semajno en restoracio mendis luksan bifstekon. Kaj energion donis al li regulaj rendevuoj kun junaj prostituitoj.
-Kaj pro kio li fine mortis?
Ni devis lin mortigi pro la altaj kostoj.