Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝerco 200

La lifto ĉesis funkcii. Tial, la du viroj devis supreniri ĝis la 80-a etaĝo. Tiam, unu el ili faras proponon:
- Dum ni estos suprenirantaj per la ŝtuparo, mi rakontos gajan historion por ke ni ne sentu la supreniradon, kaj kiam ni alvenos tien, vi rakontu malgajan historion por ke ni fariĝu dormemaj, ĉu bone?
Kaj tiel ili faras. Kiam fine ili alvenis al la 80-a etaĝo, la amiko petas:
- Nun, rakontu malgajan historion.
- Jen: ni forgesis la ŝlosilon en la teretaĝo!