Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝerco 290

Longtempe senlabora inĝeniero decidis komenci fari ion alian kaj enkondukis medicinan klinikon. Li publikigis jenan reklamon: Mi resanigos ĉiun kontraŭ 500 eŭroj. Kaze de malsukceso mi redonos mil eŭrojn!"
Iu kuracisto opinias tion bona ŝanco por akiri mil eŭrojn kaj iras tien.
Doktoro: "Mi perdis la kapablon rekoni la gustojn."
Inĝeniero: "Flegistino, alportu la medicinon el la skatolo n-ro 22 kaj tri gutojn gutu sur la langon de la paciento."
Doktoro:"Fek, tio estas benzino!"
Inĝeniero: "Gratulojn! Via kapablo distingi gustojn reaperis! Tio kostos 500 eŭrojn."
La kuracisto estas iom ĉagrenita kaj post kelkaj tagoj li revenas por reakiri almenaŭ sian monon.
Doktoro: "Mi forgesas ĉion, nenion mi rememoras!"
Inĝeniero: "Flegistino, alportu la medicinon el la skatolo n-ro 22 kaj gutu 3 gutojn sur la langon de la paciento."
Doktoro: "Sed tio ja estas benzino!"
Inĝeniero: "Gratulojn! Jen, via rememoro revenis! Tio kostos denove 500 eŭrojn."
La kuracisto foriras sufiĉe kolerigita, sed revenas post kelkaj tagoj por fine reakiri sian monon.
Doktoro: "Mia vidkapablo tre malfortiĝis."
Inĝeniero:" Hmmm, kontraŭ tio mi vere ne havas iun ajn kuracilon.... prenu viajn mil eŭrojn!" - sed donas al la doktoro nur 500-eŭran monbileton.
Doktoro: "Sed tio estas nur 500 eŭroj!"
Inĝeniero: "Gratulojn! Via vidkapablo plene resaniĝis! Kostos vin tio pluajn 500 eŭrojn..."