La bona tajloro
La tajloro fanfore prezentas la kompleton, sed kiam la viro surmetas la vestaĵojn, ili montriĝas tre malbone fabrikitaj—unu maniko estas kelkaj centimetroj pli longa ol la alia, la ŝultroj estas malebenaj, la kolumo flankeniĝas, la fabriko de la pantalono ne estas rekta, ktp.
La viro montrigas la difektojn al la tajloro, kiu atente aŭskultas dum la tutan liston, tiam kondukas la viro al la spegulo, dirante, “Ne zorgu, ne zorgu! Simple staru, tiel . . .” Per mildaj tuŝoj kaj vortoj, la tajloro direktas, ke la viro levu unu ŝultron, tordi la dorson, klini la pelvon, pendu la brakon, turno la kapon, kaj elklini unu genuon.
“Jen!” diras la tajloro, montrante la spegulon—kaj la viro devas konfesi, ke la kompleto nun taŭgas tre bone.
La viro estas iom dubema, sed la tajloro tiom grande laŭdas lian aspekton en la nova kompleto, la viro fine konsentas porti la novajn vestaĵojn el la tajlorejo.
Piedirante laŭ strato—unu brako pendante, unu genuo elklinante, dorso kurba, kolo turnita, ŝultroj malebenaj—la viro pasas paron de kuracistoj.
La pli juna kuracisto turnas sin al la alia, kaj diras, “Ĉu vi vidas tiun kompatindan ĝibulon?”
“Jes,” diris la pli maljuna. “La brako kaj kruro estas lamaj, li estas sendube kripla pro kurba spino, kaj la kolo estas turnita, verŝajne pro strabismo.”
“Mi sentas malbone pro li. Ni ja estas kuracistoj—ĉu ni ne povus helpi lin?”
“Ne, ne. Liaj difektoj estas preter la limo de kuracista scienco. Sed, ne ĉio estas malbona por li—almenaŭ li havas bonan tajloron!”