La bovino Gerda
Saluton, jen via servisto. -
Ĉu io okazis, kial vi telefonas? -
Jes, mortis la bovino Gerda. Vi scias, tiu kun la helbrunaj makuloj, kiu ĉiam tiel gaje blekis dum la melkado. -
Kio? Mi posedas 5000 bovojn, unu pli aŭ malpli vere ne gravas, telefonu al mi nur en urĝaj okazoj! -
Bone, do adiaŭ. -
Momenton, nur pro scivolemo: Kial tiu bovo mortis? -
Nu, la tegmento de la fojnejo falis sur ĝin, kaj tio estas tro peza. -
Kio? Kial la tegmento falis? -
Nu, la fojnejo forbrulis, kaj sen la muroj kompreneble la tegmento ne povis sin teni. Malbonŝanco, por Gerda. -
Damne, kial la fojnejo entute brulis? -
Nu, ĝi ekbrulis pro la multaj fajreroj de via biendomo, kiam tiu forbrulis. -
MIA DOMO? Kial ĝi brulis? -
Nu, via filo stumblis sur la ŝtuparo, rompante al si ambaŭ brakojn, kaj dum tio renversis kandelingon, kiu bruligis la kurtenon. Tiel komenciĝis la malfeliĉo por Gerda. -
FEK', kial entute estis kandeloj anstataŭ ordinara lumo? -
Nu, ni volis ja havi solenan etoson por la entombigo de via edzino!