Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Du statuoj kaj la anĝelo

En sentrafika angulo de granda parko estas du klasikaj statuoj, de nuda virino kaj nuda viro, unu kontraŭ la alia. Ili staras tie jam de jarcento.
Unu tagon el la ĉielo venas anĝelo kaj vivigas la statuojn. La geviroj kun miro deiras de siaj sokloj, kaj la anĝelo parolas al ili: "Ĉar hodiaŭ estas via centjariĝo, mi igis vin vivaj, tiel ke vi povu fari, pri kio vi revis dum la pasinta tempego. Sed rapidu, post 15 minutoj vi denove ŝtoniĝos."
La du uloj rigardas al si, ekridetas kaj ruĝiĝas. Rapide ili malaperas en arbusto, kiu poste skuetiĝas. Kiam ili revenas, plene kontentaj, la anĝelo diras al ili: "Ho karaj, pasis nur 7 minutoj, ĉu vi ne eble volas ankoraŭfoje?"
La duopo denove ekridetas, kaj la virino diras: "Bonege, do ĉi-foje vi tenu la kolombon, kaj sur ĝin fekos mi!"