Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝerco 512

Eniras ebria homo en gastejon kaj deziras rumon. Kelnero ne volas verŝi ĝin al li, ĉar al ebriuloj oni ne rajtas vendi alkoholaĵon. La gasto diras: „Tio ne estas por mi, sed por mia amiko.“
„Kaj kie estas tiu via amiko?“
„Li kuŝas antaŭ la gastejo en koto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto