Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝerco 524

„Mia edzo havas novan laboron. Li estas en alkoholfabriko jam tri monatojn.“
„Ĉu plaĉas al li tie?“
„Mi ne scias, mi ne vidis lin dum tri monatoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto