Ŝerco 618 En oficejo diras matene oficistino al sia kolego: „Ĉi nokte mi sonĝis pri vi.“ „Kion mi faris?“ „Nenion.“ „Do tio estis vere mi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto