Vodka efiko Sidas du drinkemuloj, drinkas vodkon kaj laŭtlegas gazeton: - Oni skribas, ke drinkado de alkoholo malplilongigas vivon je duono. Kiom da jaroj vi havas Johano? - 30. - Nu, vidu. Se vi ne drinkus, vi havus nun 60.