Ŝerco 743 Sinjoro Novák gratas pordon de loĝejo kaj najbarino miras, kion li faras. Sinjoro Novák mallaŭte: „Ie mi perdis ŝlosilojn kaj mi deziras, ke la edzino opiniu, ke tio estas nia kato.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto