Ŝerco 760 Geedzoj partoprenas ĉasadon de rinoceroj. Al la edzo ekmalfunkciis pafilo. La edzino celas la rinoceron, kiu kuregas al ili. La edzo krias: „Pafu, do pafu!“ La edzino: „Sed nur kondiĉe, ke vi ne mokos min, se mi hazarde ne trafos.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto