Ŝerco 902 Knabeto aŭskultas kun gepatroj en teatro koncerton kaj atenteme rigardas violonĉeliston. Poste mallaŭte li demandas la patron: „Paĉjo, kiam tiu sinjoro finsegos tiun aĵon, ĉu ni iros hejmen?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto