Ŝerco 992 Juĝisto: „Vi eniris kun celita armilo en bankan halon. Kaj kio sekvis?“ Akuzito: „Mi ekkriis: ,Kiu konsentas, ke mi prenu monon, levu manon.‘ Ĉiuj levis ilin kaj mi nur plenumis ilian unuaniman deziron.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto