Ĉefpaĝo » Plej bonaj ŝercoj
Plej bonaj ŝercoj
En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.
Patro riparas akvovarmigan provizujon en kelo kaj vokas al la filo supren:
„Ĉu jam fluas varma akvo?“
„Jes, ĝi fluas, sed ĝi estas malvarma.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.5000 /5 (4 voĉoj)
La 14-an de junio 2016
Avino falas el kvara etaĝo. Sube amasiĝas ĉirkaŭ ŝi multaj homoj. Venas ŝia nepo kaj demandas: „Avino, kio okazis?“
Avino: „Mi ne scias, mi ĵus alvenis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Najbaroj invitis nin en ilian kabanon. Ĉu ni iros?
„Memkompreneble. Ĉu vi scias, kiel ili ĝojus, se ni ne venus?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kial vi estas tiel malgaja, najbaro?“
„Do mi havas kvin filinojn sed nek unu bofilon.“
„Ne gravas, mi havas unu filinon kaj jam la kvinan bofilon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patro al sia sesjara filo: „Kiomfoje mi jam diris al vi, ke vi ne ludu kun alumetoj?“
„Mi ne ludis, mi bezonis ekbruligi cigaredon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En familio naskiĝis trinaskitoj. Trijara frateto demandas: „Ĉu ĉi tie restos ĉiuj, aŭ oni sendis ilin al ni, por ke ni elektu?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Vizitanto ĉe giĉeto demandas pordiston: „Ĉu laboras ĉe vi sinjoro Nový?“
„Li ne laboras, li estas estro.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉu vi fakte intencas serioze tiun promeson ĉesi drinki?“
„Memkompreneble. Jam mi faris la unuan paŝon. Mi aĉetis al mi poŝtranĉilon sen korktirilo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Chuck Norris povas rigardi pornografion eĉ per nurteksta foliumilo.