Ĉefpaĝo » Plej bonaj ŝercoj
Plej bonaj ŝercoj
En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.
„Paĉjo, kiel funkcias cerbo?“
„Lasu min, mi havas en la kapo nun aliajn aferojn!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉu vi scias, ke geedzoj N. veturos ĉirkaŭ la mondo? Ŝi veturos norden kaj li suden.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Inter amikoj: „Mia hundo estas tiel inteligenta, ke kiam ni revenas el promenado, ĝi mem sonorigas ĉe pordo.“
„Kaj la mia havas propran ŝlosilon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.6667 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
Gastigantino al malfrua gasto: „Vi malbonŝancas, ĉiuj belaj, spritaj virinoj estas jam for.“
Gasto: „Mi ne venis ja pro belaj kaj spritaj virinoj, mi venis pro vi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.6667 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
„Sinjoro Novák, vi asertis, ke vi batalas kontraŭ alkoholaĵoj.“
„Jes, sed ĉiam ili venkas min.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Fonto
2.6250 /5 (8 voĉoj)
La
20-an de julio 2015
—
Bestoj
Gasto en drinkejo demandas gaston apude sidantan:
-Ĉu vin ĝenos, se mi fumos?
-Ne, laŭ mi vi povas eĉ bruli!
Fonto
2.6000 /5 (5 voĉoj)
La
20-an de julio 2015
—
Amo
Fonto
La portugala sciencisto konigas al la mondo:
- Mi ĵus inventis pilolon kiu sensoifigas onin.
- Sed, kiel ĝi funkcias?
- Simple: englutu ĝin kun glaso da akvo!