Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Kiu partoprenis, komprenos...

3.2222/5 (9 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Esperanto kiel sinmasturbado

Laborado en la Esperanta movado ofte estas kiel sinmasturbado - kion vi ne faros mem, vi ne havas!
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Sekso

Subpantalono kaj vizito

Geedza paro estas hejme kaj atendas viziton. La edzo daŭre kuradas en subpantalonoj kaj la edzino diras al li:
- Mi petas vin, vestiĝu tuj ĉar jam baldaŭ venos la vizito.
- Mi speciale estas nur en subpantalonoj por ke oni sciu kiel maldika mi estas ĉar vi ne kuiras por mi.
- Do bonvolu forpreni ankaŭ la subantalonon por ke oni sciu kial mi ne kuiras al vi.
4.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

Kiu ne foje meditas pri verboj?

4.3333/5 (6 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Fundamenta Batman

4.0000/5 (8 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Tipa reago al varbado

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Fremdlingvaj konoj

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Bestoj, Naciecoj

Ĉiutaga sperto

2.6667/5 (6 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Ĵurnalo

- Mia bopatrino estas simila al bona tagĵurnalo.
- Ĉuuu?
- Jes, ja! Ŝi aperas ĉiutage, kaj ŝi publikigas ĉiujn klaĉojn.
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Patrinoj

Bonan vesperton!

Tri vespertoj pendas sur la alerto. Unu el ili tediĝas kaj forflugas. Post dek minutoj ĝi revenas plene sangokovrita.
- Kio okazis al vi?
- Ĉu vi vidas tiujn ŝafojn en la valo?
- Nu, jes.
- Mi elsuĉis ilian sangon.
Foriras ankaŭ iu alia. Ĝi revenas post dudek minutoj sangokovrita.
- Kio okazis al vi?
- Ĉu vi vidas la bovinojn en la valo?
- Jes.
-- Mi elsuĉis la sangon de ili ĉiuj!
Nu, ankaŭ la tria ekemas, forflugas ankaŭ ĝi. Post kvin minutoj ĝi revenas. Sed sango kovras ne nur la lipojn, sed ĉiujn korpopartojn.
-- Kio okazis al vi?
-- Ĉu vi vidas tiun enorman turon?
-- Jes.
-- Nu, tiun mi ne vidis.
4.2500/5 (4 voĉoj)
La Bestoj