Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

HEROA LEONĈASISTO

- Foje en la dezerto neatendite aperis antaŭ mi tute proksime granda vira leono. Mi estis sola, kaj ne havis pafilon, nur akran ĉasistan tranĉilon. Tamen timo ne forpuŝis mian prudenton. Mi tuj ekagis. Rapide, majstre mi fortranĉis ĝiajn gambojn, poste la voston.
- Nekredeble! Ĉu ne la kapon? Kial?
- Mi vidis, ke la kapo estis jam fortranĉita pli frue.
4.0000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj, Viroj

SINGULTO

Viro venas en la apotekon kaj demandas:
- Ĉu mi povas urĝe ricevi ion efikan kontraŭ forta singulta sufero?
La apotekisto paŝas al li kaj subite laŭ popolkutima terapio forte batas lian dorson.
- Nu, ĉu efikis, aŭ mi ripetu? -- demandas la apotekisto.
- Mi, ... mi ne scias. Tuj mi demandos mian karan edzinon en la aŭtomobilo.
4.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

ADIAŬ

Edzo akompanis sian bopatrinon al la stacidomo. Reveninte hejmen atendas lin la edzino.
- Ĉu panjo forveturis, kara?
- Jes, feliĉe, kara mia.
- Kial estas via vizaĝo malpura de fulgo?
- Mi kisis la lokomotivon.
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Patrinoj

Ŝerco 372

La kuracisto esploras iun pli aĝan sinjoron:
- Vi havas eminentan sanon, vi havas neniun malsanon. Ĉu vi havas iun demandon?
- Jes, mi havas, sinjoro doktoro. Kiam mi kunestas kun mia edzino, estas al mi terure varme, kaj mi ŝvitas, kaj kiam ni ripetas la aferon, tiam estas al mi malvarme, kaj mi frostotremas.
La kuracisto esploras ankaŭ la edzinon, ankaŭ ŝi estas sana. Li rakontas al ŝi, ke ŝia edzo havas kiel strangan problemon. La sinjorino respondas:
- Ho, la maljuna frenezulo! Tio estas ja tial, ĉar la unua okazo estas en julio, kaj la alia en januaro!
4.5000/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj, Sekso

MENSOGO

- Imagu, mia edzino trompas min.
- Neeble, Kial vi suspektas.
- Mi estas certa. Aldone ŝi mensogas.
- Ĉu vi estas certa pri tio?
- Jes. Hodiaŭ matene ŝi venis hejmen
kaj diris, ke ŝi dormis ĉe sia fratino.
- Tio ne devas esti nepre mensogo.
- Mi dormis pasintnokte ĉe ŝia fratino.
3.5000/5 (4 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

Kuracista akcepto

La juna kuracisto senkonsile esploradas la medicinajn konstataĵojn de la paciento:
- Estus tre bone, se ekde nun vi konsumus malpli da alkoholaĵoj!
- Mi estas antialkoholisto, mi drinkas eĉ ne guteton!
- Kaj kiel vi statas ĉe la fumado?
- Dum la vivo neniam mi fumis.
- Al vi malutilas ankaŭ la tro grasaj manĝaĵoj! Lasu la grasajn viandojn!
- Mi tute ne manĝas viandon. Mi estas vegetarano.
- Ej nu, mil diablojn! Ion vi tamen manĝas volonte!
- Jes ja. La ĉerizokompoton.
- Nu, bone! Tiel mi malpermesos ĝin!

Fonto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Timema taksiisto

Sinjoro en iu urbo prenas taksion. Li trankvile sidas en la fono kaj kontentas, ke la taksiisto entute ne estas babilema. Iam li rimarkas, ke ili veturas ne laŭ la plej rekta vojo al la celloko, do li por atentigi la ŝoforon fingre frapetas ties ŝultron.
Subite la taksiisto stridas, ŝiras la stirradon dekstren kaj maldekstren, kaj fine tute pala haltigas la aŭton vojrande.
La pasaĝero, same pala, demandas la ŝoforon: "Ĉu tiu tuŝeto vere tiom timigis vin?!"
La taksiisto respondas: "Mi tre petas pardonon, nur antaŭ tre mallonge mi havis transkapabligon al taksioj, antaŭe mi dum 20 jaroj ŝoforis en ĉerkoveturilo!"
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

Orgojla taksiisto

Kamparano la unuan fojon vizitas grandan urbon. Li veturas taksie kaj pli kaj pli ĝenas la ŝoforon per naivaj demandoj. Iam li vidas la stelon sur la motora kovrilo (la aŭto estas de Mercedes) kaj demandas "Por kio utilas tiu stelo?"
La taksiisto vere ne plu havas emon konversi kun tia simplulo kaj respondas: "Per ĝi mi povas pli bone celi al piediranto, se ĝi kontraŭregule surpaŝas la straton." Tiu surpriza respondo meditigas la kamparanon, tiel ke la ŝoforo estas kontenta pri la silento.
Sed jam mallonge poste efektive piediranto hastanta paŝas sur la straton, rekte en la vojon de la taksio. La ŝoforo flankenŝiras la stirradon kaj lastmomente povas eviti kolizion de la aŭto kun la sinjorino. Haltiginte, li tamen vidas, ke ŝi kuŝas senmove sur la pavimo. Li kun miro rigardas al la kamparano, kaj tiu kun ruza rideto diras: "Se mi ne rapide malfermus la pordon, ni ne plu trafus ŝin!"
3.6667/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

11-a de septembro

Mia frato mortis en Nov-Jorko la 11-an de septembro 2001. Li estis en la aviadilo, kiu trafis la unuan turon. Li telefonis al mi tuj antaŭ la kolizio. Mi neniam forgesos liajn lastajn vortojn: "Allahu akbar".
4.0000/5 (8 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 366

Kio estas la malsamo inter bazlernejo kaj fortikaĵo de la Islama Ŝtato?

Mi ne scias, mi nur pilotas la droneojn.
4.7778/5 (9 voĉoj)
La Nigra humuro, Politiko