Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Danĝera trafiko

– Mi petas vin, kara juna sinjoro, bonvolu min akompani al la alia flanko. La trafiko estas danĝere vigla, mi estas maljuna, malbone mi vidas.
– Volonte mi helpos. Certe vi loĝas tie.
– Ne, ne tie. Mi venis en la urbon per motorciklo, kaj mi lasis ĝin tie.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2011. Esperantigis: László HUSZÁR

4.0000/5 (1 voĉo)
La Stultaj ŝercoj, Ŝoforoj

Kraboj, diplomatoj kaj virinoj

Pri kraboj, diplomatoj kaj virinoj oni neniam scias, ĉu ili alvenas, foriras aŭ kien ili iras.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Lilia FABRETTO

4.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj, Lordoj, Stultaj ŝercoj, Virinoj

Maldekstramanulo

Li estas amiko kaj ni ne diros, ke li estas monavida. Ni diru, ke li estas maldekstramana kaj li tenas la monon en sia dekstra poŝo.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Lilia FABRETTO

4.0000/5 (1 voĉo)
La Stultaj ŝercoj

Ĝentileco en buso

Iun matenon la buso estis eksterordinare plena, eĉ plenplena. Subite unu el la pasaĝeroj, kiu sidis ĉe la fenestro, kovris sian vizaĝon per la manoj.
“Kio okazas?” – demandis tiu, kiu sidis apud li. “ Ĉu vi malsanas?”
“Ne, certe ne” – respondis la viro ĉe la fenestro. “Sed ne plaĉas al mi vidi maljunulinojn starantajn!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Transloĝiĝo

“Bonan tagon, mi devas ripari akvoellasan tubon.”
“Vi eraras, ni ne havas akvoellasan tubon.”
“Ĉu mi ne estas ĉe s-ro Juliano?
“Ne, li transloĝiĝis antaŭ tri jaroj.”
“Nu, unue oni telefonas por helpo, kaj poste oni senaverte transloĝiĝas...”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Najbaroj

Pianoseĝo

Iu viro eniris vendejon kaj aĉetis pianoseĝon. Kelkajn tagojn poste li, portante la seĝon, revenis dirante: “Mi turnis tiun seĝon sennombrajn fojojn, sed eĉ ne unu sono elvenas el ĝi!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj, Stultaj ŝercoj

Edziĝo-permeso

“Ĉu vi permesas, ke mi edziĝu al via filino?”
“Pli bone estus, se vi unue demandus mian edzinon.”
“Nu jes, se vi insistas, sed mi preferus havi vian filinon!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Hunda akvujo

Virino eniris bestvendejon por aĉeti akvujon por sia hundo. La vendistino montris al ŝi plurajn modelojn.
“Ĉu vi volas havi iun, sur kiu estas skribite “Hundo”?
“Tio ne gravas. Mia edzo ne trinkas akvon, kaj la hundo ne povas legi!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj, Geedzeco, Viroj

Esperanto-instruisto

“Jen ĉi tie en la ĵurnalo estas skribite, ke virbovo kornobatis Esperanto-instruiston”.
“Tre strange, kiel ĝi povus scii, ke li estas Esperanto-instruisto?”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Lernejo, Nigra humuro

Barometro

La dommastrino diras al sia juna ĉambristino:
- Tina, rigardu la barometron, ĉu pluvos?

Respondas Tina:
- Sinjorino, ne fidu la barometron, ĝi ĉiam ŝanĝiĝas.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Lilia FABRETTO

3.0000/5 (1 voĉo)
La Blondulinoj, Lordoj