Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Ĉe doganejo

„Ĉu avo malbonhumoriĝis, kiam la doganistoj senvestigis lin serĉante drogojn en la doganejo?”
„Tute ne, ili trovis liajn okulvitrojn, kiuj mankis al li dum semajnoj!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Laboro

„Vi laboris por fremda potenco!”
„Ne, tio neniel povas esti ebla, neniu potenco en la mondo povas laborigi min!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Sendoloriga dentkuracisto

Malgranda knabo post vizito al sendoloriga dentkuracisto raportis al siaj kamaradoj:
„Estas nur mensogo, ke li estas sendolora. Li enmetis siajn fingrojn en mian buŝon, kaj kiam mi mordis lin, li kriegis same kiel ĉiuj aliaj!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj, Kuracistoj kaj pacientoj

Tortoj

A: Kiaspeca torto estas tiu ĉi?
B: Mi ne scias. Je kio ĝi gustas?
A: Ĝi gustas je gluo.
B: Do, ĝi estas pomtorto. Tiu kiu gustas je sapo estas la pruntorto.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2018. Esperantigis Luiza CAROL

3.0000/5 (1 voĉo)
La Stultaj ŝercoj

Bakitaj pomoj

Filo: Paĉjo, ĉu vi ŝatas bakitajn pomojn?
Patro: Jes. Kial vi demandas?
Filo: Okazas fajrego en la fruktoarbaro.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2018. Esperantigis Luiza CAROL

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Manĝu ĉiutage pomon, kuracistoj evitos vian domon

Filo: Paĉjo, ĉu veras la proverbo „Manĝu ĉiutage pomon: kuracistoj evitos vian domon”?
Patro: Jes, ĝi veras.
Filo: Do, mi manĝu pomon kiel eble pli rapide. Mi ĵus frakasis la fenestron de la kuracisto...

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2018. Esperantigis Luiza CAROL

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ĉu krokodili aŭ ne krokodili

Fonto: Facebook : Esperantaj Memeoj

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Stultaj ŝercoj

Malsinkroniĝo

Fonto: Facebook

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 1803

Dum leciono de matematiko
instruisto: Joĉjo, via patrino donos al vi 2 maĉgumojn kaj via patro 1 maĉgumon. Kion vi havos?
Joĉjo: Nu, freŝan spiron!

Fonto: Zvolensko

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Pronomoj

En lernejo dum leciono de Esperanto.
instruisto: Norĉjo, diru 2 personajn pronomon!
Norĉjo: Kiu? Mi?
instruisto: Jes, bone!

Fonto: Zvolensko

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo