Kuracisto diras al paciento:
- Mi havas bonan kaj malbonan informojn.
- Kio estas la malbona?
- La seksumado estas malpermesita al vi ĝis via morto.
- Kio estas la bona?
- Tiu unu semajno estas facile tolerebla
Virmalriĉulo iras al prostituejo, sed la ununura servo, kiun li povas aĉeti per siaj 10 spesoj, estas piĉlekado.
Do li pagas al la putino kaj komencas frandzi. Sed post mallonga tempo li rimarkas, ke io krabletas sur lia lango. Li sputas kaj riproĉaĉas: "Damne, ja estas lepismoj!"
La virino respondas neimpresite: "Kion vi atendis por 10 spesoj, ĉu salikokojn!?"
Sinjorino faras aĉetojn en ĉiovendejo. Kiam ŝi klinas sin ĉe la vinbretaro por preni botelon da vino, ŝi nevole furzas aŭdeble - kaj ja proksime staras vendisto.
Por iel eliri el la embaraso, ŝi demandas lin montrante la botelon: "Eee, kiom ĝi kostas?"
La vendisto ridetas: "Kara sinjorino, se vi jam furzas tuŝante la botelon, mi prefere ne diru al vi la prezon, ĉar vi tuj fekos en vian kalsonon!"
Ruĝa ĉapeto migrante tra la arbaro rimarkas susuron en apudvoja arbusto. Ŝi flankenŝovas kelkajn branĉojn - kaj ekvidas lupon, kiu gapas al ŝi per grandaj rondaj okuloj.
Ŝi demandas: "Lupo, kial vi havas tiel grandajn okulojn?"
Tiu respondas: "Ho, ĉi tie oni eĉ ne povas feki senĝene!"