La ebria viro eniris en la malhelan dormoĉambron kaj seksumis kun sia bopatrino pensante ke ŝi estas lia edzino. En la sekvanta tago ŝi rakontas al sia filino ĉion kio okazis.
- Ho, panjo! Kial vi parolis nenion al li?!
- Antaŭ unu jaro mi ne parolas kun li. Do, kial mi parolus nun?!
Fama kantisto estis ĵus kantinta, kiam li ekaplaŭdis. Tiam li klarigis:
- Nun, mi volas proponi al vi ĉiuj, sidantaj en la spektantaro, ke ni faru etan pripensadon: dum ĉiu manbatado mia, mortas unu infano en la mondo.
Subite, blondulino krias:
- Do, ĉesu aplaŭdi, murdulo!!!
La blondulino petas al la vendisto:
- Mi volas aĉeti ĉi tiun televidilon.
- Bedaŭrinde, ni ne vendas al blondulinoj!
- Antaŭjuĝulo!!! Mi procesos vin!
Sed, en la sekvanta tago, ŝi nigrigas siajn harojn kaj revenas tien.
- Mi volas aĉeti ĉi tiun televidilon.
- Bedaŭrinde, ni ne vendas al blondulinoj!
- Nu! Kiel vi scias ke mi estas blonda?!
- Ĉar ĉi tiu aparato ne estas televidilo! Ĝi estas forno mikroondoj!
La ventroparolanto uzas sian marioneton por fari anekdotojn pri blondulinoj. Sed en la spektantaro estas blondulino kiu ofendiĝis kaj plendis:
- Kion ni faris al vi ke vi ofendas nin?!
La ventroparolanto tuj hontis kaj petis pardonon, sed ŝi diris:
- Mi ne parolas kun vi, sed kun tiu knabo sur via femuro!
Tra la strato promenas kvar personoj: Batman, Superhomo, inteligenta blondulino kaj malinteligenta blondulino. Sur la grundo estas monbileto. Kiu el ili elprenus la monon?
Respondo: la malinteligenta blondulino, ĉar la aliaj estas fikciaj personoj, do ili ne ekzistas!
La elefanto mortis en la zoologia ĝardeno kaj ĉiuj oficistoj fariĝis malĝojaj. Sed iu oficisto senĉese ploregis. Tiam, iu demandis:
- Kial li tiel ploregas? Ĉu la elefanto apartenis al li?
- Ne! Vere, li ricevis la taskon fosi truon por enterigi la elefanton!
Okazis amuziga festo en la arbaro, kaj la domo de la leono estis movoplena. Mankis nur gitaro por kompletigi la feston. Tial, la leono petas al la bradipo ke ĝi iru ĝis sia domo por alporti gitaron. La bradipo eliris el la domo kaj fermis la pordon. Tiam, pasis du horoj sed la bradipo ne revenis. Tre kolere, ĉiuj ekriproĉis la bradipon:
- La bradipo estas tro malrapidema! Pli bone estus se ni petus al la testudo aŭ al la limako!
Subite, la pordo malfermiĝas kaj aperas la bradipo.
- Se vi ĉiuj daŭre parolos malbone pri mi, mi ne plu iros ĝis mia domo por alporti la gitaron!
Du puloj babilas:
- Kial vi ternas?
- Ĉar mi loĝas en la lipharoj de iu motorciklisto, kaj kiam li veturas per sia motorciklo, la vento malvarmigas min.
- Ne prizorgu, mi havas solvon: kiam li kisos sian amatinon, vi tuj saltu al ŝia buŝo. Tiam, vi malsupreniru ĝis ŝiaj pubaj haroj. Tie, vi trovos varman lokon por loĝi.
En la sekvanta tago ili renkontiĝas denove:
- Mi vidas ke vi ankoraŭ ternas. Ĉu vi faris tion kion mi diris?
- Jes, mi faris. Sed matene mi vekiĝis en la lipharoj de la motorciklisto denove!
Virino revenas hejmen post labortago al sia malsana edzo:
-"Karulo, estas mi! Kiel vi fartas? - Ho ve, vi ja daŭre aspektas tre malsane, ĉu la apotekisto ne alportis la supozitoriojn, kiujn mi mendis por vi?"
-"Ho, karulino, mi vere malbonfartas. La supozitorioj entute ne helpis, kaj ili gustis horore!"
-"Kio?! Ĉu vi buŝe glutis ilin?" ŝi nekredante demandas.
-Krias la viro: "Nu, kion alian mi devus fari? Ĉu eble ja ŝovi ilin en mian pugon?!"