Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ĉefpaĝo » Lastaj ŝercoj
Lastaj ŝercoj
Iam estis junulino, kiu hejmen venis post sia unua IJK. Diris ŝi al sia patro: "Paĉjo, mi pardonpetas, sed mi ne plu estas virgulinon."
Respondis la patro kolere: "Nun mi elspezis tiom da mono por viaj kursoj, kaj vi ankoraŭ NE REGAS LA AKUZATIVON!"Fonto: Vikipedio
Kial ruslanda prezidento Jelcin forlasis sian postenon?
- Ĉar li nun havas putinon!Fonto: Vikipedio
Kial kuŝas la agnostikisma, analfabeta, fundament-fidela Esperantisto ŝvite enlite, ne povanta endormiĝi?
- Turmentas lin la demando, ĉu ekzistas Ido!Fonto: Vikipedio
Kiu lando havas ses flankojn?
- KuboFonto: Vikipedio
En kiu urbo loĝas la plej unikaj homoj?
- Dakaro: tie la loĝantoj estas senegalaj!Fonto: Vikipedio
Kial ĉiuj virinoj estas frenezaj?
- Ĉar ili havas mens-truojn!Fonto: Vikipedio
Kial veraj damoj ne vizitas Esperantajn klubojn?
- Ĉar tie estas barb-aroj.Fonto: Vikipedio
Kion la junaj seksbombulinoj amas en la pli aĝaj viroj?
- La hor-monojn.Fonto: Vikipedio
Kial Zamenhof inventis la vorton "monaĥejo"?
- Ĉar multaj havas klostrofobion.Fonto: Vikipedio
Kial la televidstacio ŝanĝis la novaĵ-legistinon?
- Ĉar la nova havas pli bonajn in-formojn.Fonto: Vikipedio