La junulino prezentis sian amaton al sia patro. Tiam, ili ambaŭ eniris solaj en ĉambron por konversacii:
- Mi volas edziĝi kun via filino.
- Ĉu vi havas domon por ŝi loĝi?
- Ne, sed Kriŝno havigos al ni!
- Ĉu vi estas dungita?
- Ne, sed Kriŝno dungos min!
Poste, kiam la junulino estis sola kun sia patro, ŝi tuj demandas:
- Kion vi opinias pri li, paĉjo?
- Li estas bona viro, sed li konsideras min dio!
La knabo diras al la alia knabo:
- Antaŭ unu semajno mia patrino falis en ĉi tiun profundan puton.
- Sed, ĉu ŝi fartas bone?
- Ŝajnas al mi ke jes, ĉar ekde hieraŭ ŝi ne plu petas helpon!
La patro solvis tagmanĝi en luksa restoracio kun sia familio. Post la manĝado li alvokas la kelneron kaj petas:
- Kelnero, bonvolu paki ĉi tiun restintan viandon por ke ni donu ĝin al nia hundo.
Aŭdinte tion, liaj gefiloj laŭte kriis:
- Bonege! Paĉjo aĉetos hundon!!!
La lernejestro telefonas al la patro de iu lernanto:
- Mi havas bonan kaj malbonan informon pri via filo.
- Unue, rakontu la malbonan.
- Lastatempe via filo estas manifestanta gejajn tendencojn.
- Ho, ve! Kia tragedio! Nun, rakontu la bonan informon.
- Li estis elektita Printempa Reĝino de nia lernejo!!!
Du junuloj babilas:
- Kial vi koleras?
- Ĉar mi skribis al mia patrino por ke ŝi sendu al mi dudek dukatojn*.
- Kaj kiu estas la problemo?
- Ŝi sendis al mi dudek du katojn!
* Dukato = ora monero.
La virino solvis partopreni mediuman kunsidon por kontakti sian mortintan edzon. Kiam li fine aperis, ŝi tuj demandas:
- Ho, karulo, ĉu vi estas feliĉa tie?!
- Jes, mi estas feliĉega!
- Sed, ĉu vi estas pli feliĉa ol kiam vi kunvivis ĉe mi?!
- Jes, ja!
- Do, kiu estas tiu loko?!
- La INFERO!!!!!
La geedzoj veturas per aŭtomobilo tra la kamparo, tamen ili estas malpaciĝintaj. Subite, la edzo ekvidas bovaron kaj solvas ŝerci:
- Ĉu viaj parencoj?!
Sed la edzino tuj respondas:
- Ne, miaj boparencoj!!!
La virino telefonas al sia edzo:
- Karulo, mi havas bonan kaj malbonan informon pri via aŭtomobilo.
- Nun, mi partoprenas gravan kunsidon, karulino. Do, diru apenaŭ la bonan informon.
- La “airbag” de via aŭtomobilo bonege funkcias!