La kuracisto klarigas al la paciento:
- Bedaŭrinde, vi havas apenaŭ kvin minutojn da vivo!
- Ĉu vere, doktoro?! Do, kion vi povas fari por mi?!
- En kvin minutoj mi sukcesas prepari mioĵon por vi!
La kuracisto klarigas al la viro:
- Bedaŭrinde, el via filo naskiĝis apenaŭ la orelo.
Iom desapontita, la viro respondas:
- Ne gravas! Li estas mia filo kaj mi ĉiam amos lin.
Kiam li prenas tiun orelon surmane, li ekparolas:
- Ho, mia filo! Estu bonvena!
Tiam, la kuracisto interrompas:
- Parolu pli laŭte ĉar li estas iom surda!
Juda knabo rakontas fiere al sia patro:
- Paĉjo, hodiaŭ mi ŝparis $0,50!
- Kiamaniere?
- Anstataŭ eniri en tramon, mi kuris post ĝi.
- Mia filo, vi estas vera simplulo. Se vi kurus post taksio, vi ŝparus $5,00!
La filo demandas al sia patro:
- Paĉjo, de kie venas la elefantidoj?
- Nu! Ili...
- Bonvolu ne rakonti pri cikonio, paĉjo. Cikonio ne sukcesas levi elefantidon!
La junulino prezentis sian amaton al sia patro. Tiam, ili ambaŭ eniris solaj en ĉambron por konversacii:
- Mi volas edziĝi kun via filino.
- Ĉu vi havas domon por ŝi loĝi?
- Ne, sed Kriŝno havigos al ni!
- Ĉu vi estas dungita?
- Ne, sed Kriŝno dungos min!
Poste, kiam la junulino estis sola kun sia patro, ŝi tuj demandas:
- Kion vi opinias pri li, paĉjo?
- Li estas bona viro, sed li konsideras min dio!
La knabo diras al la alia knabo:
- Antaŭ unu semajno mia patrino falis en ĉi tiun profundan puton.
- Sed, ĉu ŝi fartas bone?
- Ŝajnas al mi ke jes, ĉar ekde hieraŭ ŝi ne plu petas helpon!
La patro solvis tagmanĝi en luksa restoracio kun sia familio. Post la manĝado li alvokas la kelneron kaj petas:
- Kelnero, bonvolu paki ĉi tiun restintan viandon por ke ni donu ĝin al nia hundo.
Aŭdinte tion, liaj gefiloj laŭte kriis:
- Bonege! Paĉjo aĉetos hundon!!!