Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 1210

Knabeto demandas avinjon:
„Avinjo, kien vi iras?
„En tombejon, fileto.“
„Kaj biciklon kiu alportos reen?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1295

Rapidanta turisto renkontas paŝtiston kaj demandas lin: „Ĉu mi trafos aŭtobuson en la urbon je la sepa?“
Paŝtisto: „Certe, kaj se vi renkontos mian virbovon, vi trafos tiun je la 6:30.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1460

Diras maljunulino: „Dum mia juneco, se infano similis al la patro – tio estis heredeco, kaj se li similis al najbaro – do tio estis influo de medio.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La

Distrumpetado

Renkontiĝas tri usonaj ĥirurgoj kaj sin gloras per siaj atingoj.
Diras la unua: Al unu mia paciento forhakiĝis sep fingroj, sed mi alkudris ilin kaj pasintsemajne li pianludis en la operdomo!
Elpaŝas la dua: Tio estas nenio! Unu mia paciento perdis en akcidento ĉiujn membrojn, sed mi operaciis lin kaj en la pasintaj olimpiaj ludoj li gajnis medalon en naĝado!
Ridas la tria: Vi diletantoj! Unu mia paciento estis vakero, kiu tute ebria rajdis rekte sub la radojn de kamiono. Restis nur lia pugo kaj la kolhararo de lia ĉevalo, sed mi ĉion kunkudris kaj de 2017 li estas nia prezidento!
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj, Politiko

Chuck kaj urso

Chuck Norris havas hejme tapiŝon de la grizzly-urso. La urso ne estas morta, nur timas ekmoviĝi.
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Chuck Norris

Malfruulo

-Ho, mi havis merdan tagon!
#Kio okazis?
-Mia biero glaciiĝis, mia pico bruldifektiĝis, kaj mia amikino estas graveda!
#Kara, vi vere devas lerni ĉion eltiri ĝustatempe!
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Alkoholo, Sekso, Viroj

Ŝerco 48

- "Ekstere estas tiel bela vetero kaj vi sidas ene."
- "Do malfermu la fenestron kaj topologie ni estos ekstere."
4.3333/5 (6 voĉoj)
La Scienco

Vendredo 13-an

Renkontiĝis du blondulinoj:
- Ĉu vi aŭdis? Silvestra nokto ĉi-jare estos en vendredo.
- Ho, ve. Espereble ne 13-an.
4.3333/5 (6 voĉoj)
La Blondulinoj

Du aŭ tri

Ivan kaj Peĉjo iras al alkoholvendejo:
- Ĉu ni prenos du aŭ tri?
- Du. Hieraŭ ni prenis tri kaj unu restis.
- Bone. Do... Bonvolu doni al ni kvar botelojn de vodko kaj du bulketojn.
4.3333/5 (6 voĉoj)
La Alkoholo, Viroj

Ŝerco 229

Du junuloj babilas:
- Kial vi koleras?
- Ĉar mi skribis al mia patrino por ke ŝi sendu al mi dudek dukatojn*.
- Kaj kiu estas la problemo?
- Ŝi sendis al mi dudek du katojn!
* Dukato = ora monero.
4.3333/5 (6 voĉoj)
La Infanoj