Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Chuck 3D

Antaŭ nelonge oni devis tuj ĉesi montri la novan 3D-filmon de Chuck Norris, ĉar jam la unua rondmova piedbato mortigis duonon de la spektantaro.
4.3333/5 (6 voĉoj)
La Chuck Norris

Kiu ne foje meditas pri verboj?

4.3333/5 (6 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Ŝerco 1576

Dum festeno de apotekistoj, unu el tiuj, suprenlevante la pokalon:

"Mi toastas je la sano de ĉiuj...."

- Bruoj kaj protestoj el ĉiuj flankoj.

"Ne interrompu! - daŭrigas la oratoro - ....je la sano de ĉiuj ĉeestantoj!"

"Haa! bone."

Fonto: Rido Sanigas

4.3333/5 (6 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj, Nigra humuro

Bebo

4.3333/5 (9 voĉoj)
La Infanoj

Chuck kaj domo

Chuck Norris foje provis malŝlosi la domon per ŝlosilo de la aŭto kaj la domo startis.
4.3333/5 (12 voĉoj)
La Chuck Norris

Ŝerco 6

Knabino diras al sia frato:
­— Vi seksumas multe pli bone ol paĉjo!
— Mi scias, panjo jam diris tion al mi.
4.3333/5 (15 voĉoj)
La Nigra humuro, Sekso

Sankta Nikolao

- Kia estas diferenco inter Sankta Nikolao kaj pastro?
- Infano sur genuoj de Sankta Nikolao estas vestita.
4.3333/5 (15 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro, Sekso

Edzo kaj edzino

Edzo diras al edzino:
- Mia kara, mi devas konfesi, ke ĉiam, kiam ni seksumas, mi pensas pri aliaj virinoj.
Edzino:
- Vi estas terura. Mi ĉiam, kiam seksumas kun aliaj viroj, pensas pri vi.
4.3571/5 (14 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Ŝerco 290

Longtempe senlabora inĝeniero decidis komenci fari ion alian kaj enkondukis medicinan klinikon. Li publikigis jenan reklamon: Mi resanigos ĉiun kontraŭ 500 eŭroj. Kaze de malsukceso mi redonos mil eŭrojn!"
Iu kuracisto opinias tion bona ŝanco por akiri mil eŭrojn kaj iras tien.
Doktoro: "Mi perdis la kapablon rekoni la gustojn."
Inĝeniero: "Flegistino, alportu la medicinon el la skatolo n-ro 22 kaj tri gutojn gutu sur la langon de la paciento."
Doktoro:"Fek, tio estas benzino!"
Inĝeniero: "Gratulojn! Via kapablo distingi gustojn reaperis! Tio kostos 500 eŭrojn."
La kuracisto estas iom ĉagrenita kaj post kelkaj tagoj li revenas por reakiri almenaŭ sian monon.
Doktoro: "Mi forgesas ĉion, nenion mi rememoras!"
Inĝeniero: "Flegistino, alportu la medicinon el la skatolo n-ro 22 kaj gutu 3 gutojn sur la langon de la paciento."
Doktoro: "Sed tio ja estas benzino!"
Inĝeniero: "Gratulojn! Jen, via rememoro revenis! Tio kostos denove 500 eŭrojn."
La kuracisto foriras sufiĉe kolerigita, sed revenas post kelkaj tagoj por fine reakiri sian monon.
Doktoro: "Mia vidkapablo tre malfortiĝis."
Inĝeniero:" Hmmm, kontraŭ tio mi vere ne havas iun ajn kuracilon.... prenu viajn mil eŭrojn!" - sed donas al la doktoro nur 500-eŭran monbileton.
Doktoro: "Sed tio estas nur 500 eŭroj!"
Inĝeniero: "Gratulojn! Via vidkapablo plene resaniĝis! Kostos vin tio pluajn 500 eŭrojn..."
4.3571/5 (14 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

La pezo de la pecoj

Kio estas pli aĉa ol unu knabo morta en rubujo ?
— Unu knabo morta en du rubujoj.
4.3636/5 (11 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro