Ĉefpaĝo » Plej malbonaj ŝercoj
Plej malbonaj ŝercoj
En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.
En lernejo: „Kiam oni skribas majusklon?
„Kiam oni estas miopa.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kiun vi veturigis hieraŭ en aŭto?“ – demandas edzino.
„Direktoron kaj vicdirektoron.“
„Kaj ekde kiam unu el ili portas mamzonon?!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Patro, ĉi tie en la libro mi legas: Edzino plorsingultis, taŭzis siajn harojn, brustbatis sin, kaj fine svenis. Kion signifas tio?“
„Veršajne ŝi deziris de sia edzo je Krisnasko pelton.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Mi vidis en iu filmo, kiel senvestiĝis apud fiŝlago kvin aktorinoj samtempe.“
„Tio estis maldeca ago de reĝisoro.“
„Jes, mi ne sciis, kiun unue mi rigardu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.3333 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Oni elpensis novan kontraŭkoncipon: pafmortigi cikoniojn.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.3333 /5 (3 voĉoj)
La 14-an de junio 2016
Filozofia konsiderado de trompulo:
« Oni faru hipotezon: mi edziĝas: mi prenas virinon: neniu diras ion.
Kontraŭe mi prenas surtuton: oni malliberigas min. Do virino valoras malpli ol surtuto ».Fonto: Rido Sanigas
Kiom da beboj estas necesaj por farbi muron?
Dependas de tio, kiom forte vi ĵetas ilin.
- Panjo, kial la ventro de tiu virino estas granda?
- Ĉar en ŝia ventro estas bebo kiun ŝi multe amas!
- Se ŝi amas tiun bebon, kial ŝi manĝis ĝin?!
Fonto
Sufiĉas rigardi muskon sur trunkoj de arboj. Se homoj ĝin manĝas, tio estas Norda Koreio.