Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Tatuo

Fonto: Facebook

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Bestoj, Nigra humuro

Ŝerco 1888

Kio estas la plej amata nacio de Donald Trump?
Diskriminacio.
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Nigra humuro, Politiko

Invito de vampíro

Vampiro invitis virgulinon al sia kastelo dirante: "Mi ŝatus vingustumi!"
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Diskutoj de uzantoj de komputiloj

Diskutoj de Linukso-uzantoj: Kiun distribuaĵon vi uzas? Kun kiu grafika medio? Ĉu X.org aŭ Wayland? Kun kiu pakaĵa sistemo? En kiu versio? Ĉu vi mem kompilas la programojn? Ĉu la kernon? Kiu komando estas la plej amuza?

Diskutoj de Vindozo-uzantoj: Saluton, kiel vi fartas hodiaŭ?
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Komputiloj

Amindumado sur nudista plaĝo

Sur nudista plaĝo:
— Junulino, vi plaĉas al mi.
— Mi vidas!

Fonto: Telegramo

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Sekso

Ĉesu masturbi vin

Kuracisto: Vi devas ĉesi masturbi vin.
Paciento: Kial?
Kuracisto: Por ke mi povu mezuri vian sangopremon.
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Rompita ludilo

Kiam miaj infanoj ploras ĉar ili rompis ludilon, mi uzas glubendon. La ludilo ankoraŭ estas rompita, sed mi aŭdas malpli la infanojn.

Fonto

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro, Stultaj ŝercoj

Rasismo

- Kiel komenciĝas ĉiu rasisma ŝerco?
- De ĉirkaŭrigardo.
5.0000/5 (5 voĉoj)
La Naciecoj

Dialogo inter gepartneroj

-Karulino, ĉu vi iros kun mia al la sportumejo?
-Vi do pensas, ke mi estas tro dika?
-Bone, se vi ne volas...
-Do ankaŭ pigra?
-Trankviliĝu.
-Ĉu vi do opinias min histeria?
-Vidu, pri tio ne temas.
-Kaj kial do vi volas nepre iri sola?
5.0000/5 (5 voĉoj)
La Geedzeco, Virinoj, Viroj

Ŝerco 1789

Viro kaj virino sidas kune ĉe sia unua amrendevuo.
Li demandas: Kiom da viroj vi havis antaŭ mi?
Ŝi respondas: Tri.
Li: Ho, tio ne estas multe.
Ŝi: Jes, estis sufiĉe trankvila tago!
5.0000/5 (5 voĉoj)
La Amo