Patro: „Kiam mi havis 20 jarojn, mi studis kaj ne kuradis post knabinoj!“
„Sed patro, tio estas alie...“
„Silentu! Kiu estas ĉi tie patro?!“
„Ambaŭ, patro, ambaŭ...“
Leporo, vulpo kaj urso ricevas leterojn vokantajn ilin al rekrutekzamenado por la arbara armeo.
Ĉar ili entute ne volas militservi, ili survoje al la armea oficejo cerbumas, kiel eskapi rekrutadon.
Fine la vulpo havas ideon: "Leporo sen oreloj, vulpo sen vosto kaj urso sen dentoj kaj ungegoj estas senvaloraj. Tiel ni ja suferos, sed almenaŭ ne devos iri al la milito!"
Do ili reciproke forŝiras la orelojn de la leporo, la voston de la vulpo kaj elbatas ĉiujn dentojn kaj ungegojn de la urso.
Laŭvice ili eniras la oficejon. Eliras la leporo jubilante "Hu ra, ili ne volas senorelan leporon!"; poste la vulpo eliras ĝoje "Jeees, senvosta vulpo ne taŭgas por ili!"; fine la urso elvenas plorante "Buhu, »tro granda kaj tro peza«..."
Dio volis scii kiom da bonaj homoj ekzistas sur la Tero. Tiam, Li sendis anĝelon por fari la serĉesploradon. Kiam la anĝelo revenis, Dio analizas la rezultaton: 5% estas bonaj kaj 95% estas malbonaj. Prizorgita pro la rezultato, Dio solvas sendi leteron al ĉiuj bonaj homoj por kuraĝigi ilin daŭre esti virtaj. Ĉu vi volas scii, kio estas skribita en la letero?!... Bedaŭrinde, mi ankaŭ ne ricevis ĝin!!!
Virino revenas post laboro hejmen al sia malsana edzo:
-"Karulo, estas mi! Kiel vi fartas? - Ho ve, vi ja daŭre aspektas tre malsane, ĉu la apotekisto ne alportis la supozitoriojn, kiujn mi mendis por vi?"
-"Ho, karulino, mi vere malbonfartas. La supozitorioj entute ne helpis, kaj ili gustis horore!"
-"Kio?! Ĉu vi buŝe glutis ilin?" ŝi nekredante demandas.
-Krias la viro: "Nu, kion alian mi devus fari? Ĉu eble ja ŝovi ilin en mian pugon?!"