Ĉefpaĝo » Tekstaj ŝercoj » Plej bonaj
Plej bonaj tekstaj ŝercoj
En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.
„Sinjoro doktoro, kion fari, kiam dormopiloloj ne efikos?
„Poste vi devos la tutan vesperon rigardi televidon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto al pacientino: „Ĉi tie mi skribis al vi recepton.“
„Sinjoro doktoro, ĉu ankaŭ vi ŝatas kuiri?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Johano, kion diris al vi edzino, kiam vi venis hejmen nur matene?“
„Nek unu vorton. Kaj tiujn 3 dentojn mi ĉiukaze volis lasi eltiri.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Plendas edzino: „Imagu, nia hundo sukcesis veni en manĝoĉambron kaj devoris ĉion, nur hundbiskvitojn ĝi eĉ ne tuŝis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
1.6667 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
Prizorgita, la patro klarigas al la kuracisto:
- Doktoro, mia filo jam estas sesmonata, sed liaj okuloj ankoraŭ ne malfermiĝis!
- Laŭ mia opinio, necesas malfermi viajn okulojn. Ĉu vi ne vidas ke tiu infano estas ĉino?!
Chuck Norris kapablis el Vindozo forigi la Korbon.
Rusa proverbo:
«Kiam virinoj babilas, ranoj povas silenti, ĉar ilin oni ne aŭdas».Fonto: Rido Sanigas
La universo estas ĉirkaŭ la Tero nur tial, ĉar ĝi timas estis sur sama planedo kun Chuck Norris.
„Kia bruo estas en koridoro?“
„Najbaro falis de sur ŝtuparo, kiam li portis rumon.“
„Ĉu li disverŝis ĝin?“
„Ne, li havis fermitan buŝon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto