Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Lastaj tekstaj ŝercoj
Kial ruslanda prezidento Jelcin forlasis sian postenon?
- Ĉar li nun havas putinon!Fonto: Vikipedio
Kial kuŝas la agnostikisma, analfabeta, fundament-fidela Esperantisto ŝvite enlite, ne povanta endormiĝi?
- Turmentas lin la demando, ĉu ekzistas Ido!Fonto: Vikipedio
Kiu lando havas ses flankojn?
- KuboFonto: Vikipedio
En kiu urbo loĝas la plej unikaj homoj?
- Dakaro: tie la loĝantoj estas senegalaj!Fonto: Vikipedio
Kial ĉiuj virinoj estas frenezaj?
- Ĉar ili havas mens-truojn!Fonto: Vikipedio
Kial veraj damoj ne vizitas Esperantajn klubojn?
- Ĉar tie estas barb-aroj.Fonto: Vikipedio
Kion la junaj seksbombulinoj amas en la pli aĝaj viroj?
- La hor-monojn.Fonto: Vikipedio
Kial Zamenhof inventis la vorton "monaĥejo"?
- Ĉar multaj havas klostrofobion.Fonto: Vikipedio
Kial la televidstacio ŝanĝis la novaĵ-legistinon?
- Ĉar la nova havas pli bonajn in-formojn.Fonto: Vikipedio
Kial la japanoj estas kanibaloj?
- Ili manĝas ja panon.Fonto: Vikipedio