Ivan kaj Peĉjo iras al alkoholvendejo:
- Ĉu ni prenos du aŭ tri?
- Du. Hieraŭ ni prenis tri kaj unu restis.
- Bone. Do... Bonvolu doni al ni kvar botelojn de vodko kaj du bulketojn.
Du junuloj babilas:
- Kial vi koleras?
- Ĉar mi skribis al mia patrino por ke ŝi sendu al mi dudek dukatojn*.
- Kaj kiu estas la problemo?
- Ŝi sendis al mi dudek du katojn!
* Dukato = ora monero.
Edzo diras al edzino:
- Mia kara, mi devas konfesi, ke ĉiam, kiam ni seksumas, mi pensas pri aliaj virinoj.
Edzino:
- Vi estas terura. Mi ĉiam, kiam seksumas kun aliaj viroj, pensas pri vi.