Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 1026

Edzino de paciento demandas time kuraciston: „Sinjoro doktoro, kiel rezultis la operacio?“
„Bone, mi eĉ nek unufoje tranĉis min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1445

Babilas du esperantistoj: „Hieraŭ venis al mi du atestantoj de Jehovo.“
„Ĉu ili sukcesis konvinki vin?“
„Ne, sed mi esperantigis ilin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (4 voĉoj)
La

Ŝerco 1473

Familio rigardas kur-konkurson en televido. Filino diras: „Mi opinias, ke la unua estos tiu kun ruĝa kaptuko.“
Ŝia frato: „Tio ne estas kaptuko, sed lango.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (4 voĉoj)
La

Voli fraton

Panjo, mi ne plu volas fraton.
Silentu kaj manĝu!
4.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro, Patrinoj

Senesperulo

Viro vagas tra la dezerto, jam perdis la esperon elsaviĝi. Tiam li vidas malgrandan, maldikan kamelon, kiu senmove maĉas iujn sekajn herbojn.
Li ekpensas: "Nu, mi mortos ĉi tie, do mi almenaŭ volas lastan fojon plezurigi min!"
Li iras post la kamelon, kiu ne reagas je lia apero. Ĝi estas iomete tro alta por lia kokso. Do li ŝutas amaseton da sablo por plialtiĝi. Sed ĝuste kiam li suriras, la kamelo faras du paŝojn antaŭen. Do li denove amasigas iom da sablo post ĝi, sed denove la kamelo forpaŝetas.
Post la kvara provo la viro iĝis jam ege kolera, tiel, ke li ne rimarkis la alvenon de karavano. Ĝi konsistas nur el junaj virinoj, kiuj jam de semajnoj ne vidis viron. Kelkaj belulinoj venas al la viro kaj demandas per alloga voĉo: "Ĉu ni povas i-e-l helpi vin?"
"Jes!", li krias, "tenu tiun damnan kamelon!"
4.5000/5 (4 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

la rezulto de la Esperantistiĝo

Antaŭ ol mi lernis Esperanton, mi tiam kapablis nur balbute petegi "Más despacio, por favor" kaj "Più lentamente, per piacere".

Sed nun, ellerninte la internacian lingvon, mi povas fiere deklari:

"Pli malrapide, bonvole."
4.5000/5 (4 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 5

Du lesbaj vampirinoj diskutas:
­— Ĝis revido post 28 tagoj!
4.5000/5 (6 voĉoj)
La Sekso

Feliĉo

Freŝe geedziĝinta paro en hotelo:
- Mi petas ĉambron por unu tago. - diras juna edzo.
- Vi devas esti feliĉa - palpebrumas pordisto al edzino - kutime li prenas ĉambron nur por horo.
4.5000/5 (6 voĉoj)
La Sekso, Viroj

Ĉefo estas for

En firmao:
- Bonan tagon, mi volas paroli kun ĉefo.
- Bedaŭrinde tio ne eblas, ĉar li estas for.
- Ĉu? Antaŭ momento mi vidis lin en fenestro.
- Li vin ankaŭ.
4.5000/5 (6 voĉoj)
La

Ŝerco 260

Ĉu povas virino igi viron milionulo?
Respondo: jes, se li estas miliardulo!
4.5000/5 (6 voĉoj)
La Virinoj