Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Brilado

Panjooo, brulas la lampo!
Filĉjo, oni ne diras "brulas", sed "brilas".
Bone panjo! Kaj nun brilas ankaŭ la kurteno...

Fonto: Zvolensko

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Forgesema

- Doktoro, mi ofte forgesas?
* Ekde kiam?
- Kio ekde kiam?

Fonto: Zvolensko

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

La lasta vorto

- Hieraŭ mi tre kverelis kun mia edzino, sed la lastan vorton havis mi.
* Kaj kion vi diris?
- Do vi tion aĉetu!

Fonto: Zvolensko

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Skeleto venas

Skeleto venas al kuracisto kaj la kuracisto diras:
"Nu, sinjorino, vi venas frue..."
5.0000/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Princino scias

Eta princino trovas ranon kaj la rano diras per homa lingvo: "Se vi kisos min, mi turniĝos en belan princon."
La princino iom pripensas kaj diras: "Mi ne kisos vin. Mi volas parolantan ranon!"
5.0000/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Infanoj

Politika taktiko

Registara proparolisto venas al la kanceliero kaj ministro por ekscii, kion ĝi diru baldaŭ al la amaskomunikiloj.
Ili respondas, ke ĝi anoncu altigon de la bazaj impostoj, malaltigon de la minimuma salajro, malpli fruan komenciĝon de pensiiĝoj, forigon de la protekto kontraŭ maldungigo, kaj specialan monkontribuon por homoj kun la ŝugrando 42.
Ĝi demandas konfuzite: "Kial homoj kun 42 devas pagi specialan imposton?"
"Ĉu mi ne diris?", ridetas al la ministro la kanceliero, "Neniu demandas pri la aliaj aferoj!"
5.0000/5 (3 voĉoj)
La Politiko

Ventretoj

Oni ne povas plenigi retojn per vento.
Sed oni povas plenigi... ventretojn!

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Restoracioj

Ŝerco 1882

Chuck Norris povas turni kapon je 360 gradoj. Ne nur sian propran, kompreneble.
5.0000/5 (3 voĉoj)
La Chuck Norris

Estonta matematikisto

La instruisto demandas al Toĉjo: - Do, Toĉjo, imagu, ke vi havas dek bombonojn, kaj ke Francisko ŝtelas kvar bombonojn al vi. Kiom da bombonoj vi plu havus?
- dek bombonojn kaj unu kadavron.

Fonto: "Agenda pour les nuls, 2020-2021", eldonado Quo Vadis (origine verkita en la franca)

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo, Nigra humuro

Ŝerco 3

Kial la ĝirafo neniam estas sola?

Ĉar ĝi havas kolegon.
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj