Haltas veturilo de aŭtolernejo ĉe benzinpumpilo. Ŝoforino petas dudek litrojn da benzino. Bezinpumpisto diras: „Antaŭ ĉio haltigu motoron.“
La ŝoforino: „Motoro estas haltigita, tiel tremas instruisto.“
En vojaĝ-oficejo: „Ekskurso estas plene okupita, sed mi povas vicigi vin kiel anstataŭanton.“
„Kaj kiel grandan esperon mi havas?“
„Grandan. Kiam ni anoncos prezojn, duono de interesiĝantoj nuligos sian mendon.“
Laŭdas sin iu viro inter amikoj: „Plej bone estas esti edziĝinta. Ĉio estas ordigita, kuirita, lavita, gladita...
„Kaj ĉu ĉion-ĉi faras via edzino?“
„Ne, mi mem.“