„De kio vi havas tiun bluaĵon sub la okulo?“
„Hieraŭ mi helpis al iu fraŭlino kiu estis en akvo, venis mia edzino kaj batis min.“
„Ŝi estas senkora. Kaj kie tio okazis?“
„En nia banĉambro.“
Juĝisto: „Akuzito, ĉu ekzistas iu mildiga cirkonstanco, kial vi faris enrompon en tiun aŭton?“
„Jes ja, tiu aŭto estis parkita tuj antaŭ tombejo kaj mi opiniis, ke la posedanto mortis.“
Sankta Petro estas dormanta cxe la cxiela pordejo. Subite iu frapas. Sankta Petro vekigxas kaj ekkrias:
- Kio estas?
- Ne "kio estas", sed "kiu estas"!
- Ho, mia Dio, denove iu instruistino...