Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

La bovino Gerda

Al riĉa terposedanto dum komerca vojaĝo telefonas ties ĉefservisto:
Saluton, jen via servisto. -
Ĉu io okazis, kial vi telefonas? -
Jes, mortis la bovino Gerda. Vi scias, tiu kun la helbrunaj makuloj, kiu ĉiam tiel gaje blekis dum la melkado. -
Kio? Mi posedas 5000 bovojn, unu pli aŭ malpli vere ne gravas, telefonu al mi nur en urĝaj okazoj! -
Bone, do adiaŭ. -
Momenton, nur pro scivolemo: Kial tiu bovo mortis? -
Nu, la tegmento de la fojnejo falis sur ĝin, kaj tio estas tro peza. -
Kio? Kial la tegmento falis? -
Nu, la fojnejo forbrulis, kaj sen la muroj kompreneble la tegmento ne povis sin teni. Malbonŝanco, por Gerda. -
Damne, kial la fojnejo entute brulis? -
Nu, ĝi ekbrulis pro la multaj fajreroj de via biendomo, kiam tiu forbrulis. -
MIA DOMO? Kial ĝi brulis? -
Nu, via filo stumblis sur la ŝtuparo, rompante al si ambaŭ brakojn, kaj dum tio renversis kandelingon, kiu bruligis la kurtenon. Tiel komenciĝis la malfeliĉo por Gerda. -
FEK', kial entute estis kandeloj anstataŭ ordinara lumo? -
Nu, ni volis ja havi solenan etoson por la entombigo de via edzino!
5.0000/5 (6 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Kiom ofte

Okaze de la vegetarisma seminario renkontiĝas volapukisto, interlingvaisto kaj esperantisto, ili konversacias kaj komparas siajn lingvojn.
La volapukisto demandas la interlingvaiston: „Dirü, kiöm öfte la literö ´L´ apäras en la himnö dä interlingvö?“
La interlingvaisto kalkulas kaj respondas: „In nostra himna es 17 literas ´L´! Et in vostra himna, senioro di Esperanto, quiomas literas ´L´ es in himna di Esperanto?“
La esperantisto kalkulas longtempe kaj poste diras: „192.“
Jen la volapukisto miras: „Tiöm mülte? Ĉu vi pövüs kanti tiön al ni?“
Kompreneble, la esperantisto bonvolas: „En la mondon venis nova sento, la la la la la la la la la la ...“
5.0000/5 (6 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Por ĉesi drinki neniam estas malfrue

Kuracisto parolas al maljunulo: Vi devas ĉesi drinki.
majlunulo: Sed mi estas jam maljuna.
kuracisto: Por ĉesi drinki neniam estas malfrue.
maljunulo: Do mi ankoraŭ havas tempon!

Fonto: Zvolensko

5.0000/5 (6 voĉoj)
La Alkoholo, Kuracistoj kaj pacientoj

Propono

Edzino: Rigardu tiun drinkemulon!

Edzo: Kiu li estas?

Edzino: Antaŭ dek jaroj li proponis edziĝi al mi. Mi rifuzis.

Edzo: Nu, li ŝajne daŭre festas.

Fonto: Twitter (@DadsPuns)

5.0000/5 (6 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 1789

Viro kaj virino sidas kune ĉe sia unua amrendevuo.
Li demandas: Kiom da viroj vi havis antaŭ mi?
Ŝi respondas: Tri.
Li: Ho, tio ne estas multe.
Ŝi: Jes, estis sufiĉe trankvila tago!
5.0000/5 (6 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 208

Bela virino alvenas en lago, atente ĉirkaŭrigardas kaj senvestas sin. Subite, aŭdiĝas vira voĉo:
- Banado estas malpermesita en tiu ĉi lago.
- Do, kial vi ne diris pri tio antaŭ ol mi senvesti min?!
- Senvestiĝo ne estas malpermesita!
5.0000/5 (7 voĉoj)
La Virinoj

Ruĝa ĉapeto

Ruĝa ĉapeto migrante tra la arbaro rimarkas susuron en apudvoja arbusto. Ŝi flankenŝovas kelkajn branĉojn - kaj ekvidas lupon, kiu gapas al ŝi per grandaj rondaj okuloj.
Ŝi demandas: "Lupo, kial vi havas tiel grandajn okulojn?"
Tiu respondas: "Ho, ĉi tie oni eĉ ne povas feki senĝene!"
5.0000/5 (7 voĉoj)
La Bestoj, Infanoj

Blondulino kaj policano

Policano haltigas blondan kondukantinon kaj petas ŝian kondukpermesilon.
Ŝi demandas: "Kio estas tiu kondukpermesilo?"
"Ĝi estas la dokumento, en kiu vi havas vian foton."
La blondulino serĉas en la mansako kaj trovas speguleton. Ŝi rigardas sin en ĝi kaj pensas, ke ĝi povus esti tio.
Do ŝi donas ĝin al li, li rigardas sin en ĝi kaj indulge diras: "Vi tuj povus diri, ke vi ankaŭ apartenas al polico."
5.0000/5 (7 voĉoj)
La Blondulinoj, Ŝoforoj

Malbonŝanca pro edzinoj

Mi malbonŝancis pri ambaŭ miaj edzinoj. Unu min forlasis, la alia ne.
5.0000/5 (7 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 823

Edzino al la edzo: „Nun mi iros por kvin minutoj al najbarino, ne forgesu ĉiun duonhoron turni viandon en la bakujo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (8 voĉoj)
La Geedzeco