Edzo diras al edzino:
- Mia kara, mi devas konfesi, ke ĉiam, kiam ni seksumas, mi pensas pri aliaj virinoj.
Edzino:
- Vi estas terura. Mi ĉiam, kiam seksumas kun aliaj viroj, pensas pri vi.
Longtempe senlabora inĝeniero decidis komenci fari ion alian kaj enkondukis medicinan klinikon. Li publikigis jenan reklamon: Mi resanigos ĉiun kontraŭ 500 eŭroj. Kaze de malsukceso mi redonos mil eŭrojn!"
Iu kuracisto opinias tion bona ŝanco por akiri mil eŭrojn kaj iras tien.
Doktoro: "Mi perdis la kapablon rekoni la gustojn."
Inĝeniero: "Flegistino, alportu la medicinon el la skatolo n-ro 22 kaj tri gutojn gutu sur la langon de la paciento."
Doktoro:"Fek, tio estas benzino!"
Inĝeniero: "Gratulojn! Via kapablo distingi gustojn reaperis! Tio kostos 500 eŭrojn."
La kuracisto estas iom ĉagrenita kaj post kelkaj tagoj li revenas por reakiri almenaŭ sian monon.
Doktoro: "Mi forgesas ĉion, nenion mi rememoras!"
Inĝeniero: "Flegistino, alportu la medicinon el la skatolo n-ro 22 kaj gutu 3 gutojn sur la langon de la paciento."
Doktoro: "Sed tio ja estas benzino!"
Inĝeniero: "Gratulojn! Jen, via rememoro revenis! Tio kostos denove 500 eŭrojn."
La kuracisto foriras sufiĉe kolerigita, sed revenas post kelkaj tagoj por fine reakiri sian monon.
Doktoro: "Mia vidkapablo tre malfortiĝis."
Inĝeniero:" Hmmm, kontraŭ tio mi vere ne havas iun ajn kuracilon.... prenu viajn mil eŭrojn!" - sed donas al la doktoro nur 500-eŭran monbileton.
Doktoro: "Sed tio estas nur 500 eŭroj!"
Inĝeniero: "Gratulojn! Via vidkapablo plene resaniĝis! Kostos vin tio pluajn 500 eŭrojn..."
En trajno veturas polo, ruso, monaĥino kaj blondulino. Ili eniras tunelon kaj aŭdas sonon de vizaĝbato. Kiam ili eliris de tunelo ekvidis, ke ruso tuŝas sian vangon.
Monaĥino pensas:
- Certe li fiulo tuŝis genuon de blondulino kaj ŝi batis lin.
Blondulino pensas:
- Certe li stultulo eraris kaj anstataŭ min, tuŝis la monaĥinon, kiu batis lin.
Ruso pensas:
- Polo perversulo tuŝis iun de ili ambaŭ kaj ŝi batis lin.
Polo pensas:
- En sekva tunelo mi ankaŭ lin batos.
Knabo demandas knabinon:
- Ĉu iu iam diris al vi, ke vi estas bela?
La knabino ruĝiĝante diras:
- Ne…
- Nu, vidu kiel ĉiuj estas honestaj - konstatas la knabo.
Okazis amuziga festo en la arbaro, kaj la domo de la leono estis movoplena. Mankis nur gitaro por kompletigi la feston. Tial, la leono petas al la bradipo ke ĝi iru ĝis sia domo por alporti gitaron. La bradipo eliris el la domo kaj fermis la pordon. Tiam, pasis du horoj sed la bradipo ne revenis. Tre kolere, ĉiuj ekriproĉis la bradipon:
- La bradipo estas tro malrapidema! Pli bone estus se ni petus al la testudo aŭ al la limako!
Subite, la pordo malfermiĝas kaj aperas la bradipo.
- Se vi ĉiuj daŭre parolos malbone pri mi, mi ne plu iros ĝis mia domo por alporti la gitaron!