Kuracisto diras al viro: "Mi havas malbonan novaĵon por vi. Vi baldaŭ mortos."
"Ho ve! Do kiom da tempo mi ankoraŭ vivos?"
"Dek."
"Dek? Dek da kio? Ĉu jaroj, ĉu monatoj?"
"Naŭ..."
Dum proceso juĝisto demandas akuzitan viron:
- Kial vi forkuris de malliberejo?
- Ĉar mi volis edziniĝi.
- Nu, do vi havas strangan imagon de libereco.
"Ĉu vi diras ion al via edzo post la ĵus travivita seksumado?", demandas unu edzino la alian. "Ne, ĉar mia edzo ne ŝatas, kiam mi vokas lin al la laborejo", respondas la demandita.
Virino edziniĝas esperante, ke la viron ŝi ŝanĝos. Sed la viron ŝi ne ŝanĝos.
Viro edziĝas esperante, ke la virino ne ŝanĝiĝos. Sed la virino ŝanĝiĝos.