Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Malbonŝanca pro edzinoj

Mi malbonŝancis pri ambaŭ miaj edzinoj. Unu min forlasis, la alia ne.
5.0000/5 (7 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 823

Edzino al la edzo: „Nun mi iros por kvin minutoj al najbarino, ne forgesu ĉiun duonhoron turni viandon en la bakujo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (8 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 1227

Kuŝas bopatrino sur mortolito, rigardas tra fenestro kaj diras al sia bofilo:
„Vidu, Rudko, rigardu la belegan tagon ekstere kaj kiel bele brilas la suno. Homo eĉ ne emas morti.“
Bofilo alkuras al fenestro, surtiras kurtenon kaj diras: „Ne distriĝu panjo, koncentriĝu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (8 voĉoj)
La Nigra humuro

Ses-flanka lando

Kiu lando havas ses flankojn?
- Kubo

Fonto: Vikipedio

5.0000/5 (9 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Paca morto

Mi volas morti kiel mia onklo: Pace, dormante.
Ja ne panike kriante, kiel liaj tri kunveturantoj!
5.0000/5 (10 voĉoj)
La Nigra humuro, Ŝoforoj

Furzulo

- Sinjoro kuracisto, mi ne scias kio okazas al mi, sed mi kontinue furzas. Feliĉe oni ne povas rimarki tion, ĉar ĝi nek odoron nek sonon havas.
Eĉ nun, dum ni paroladas, mi jam furzis minimume trifoje. Donu al mi iun medikamenton kontraŭ tio!
La kuracisto skribas recepton por la maljunulo, kaj li revenigas lin post tri tagoj.
La maljunulo alvenas post tri tagoj malkontente.
- Kion vi donis al mi? De kiam mi manĝas tiun medikamenton, ĝi ankaŭ plu ne havas sonon, sed ĝi estas tiom malbonodora, ke oni ne povas elteni ĝin!
- Nu, tiam via flarsenso jam estas en ordo.
Nun mi skribas ion por plibonigi vian aŭdkapablon.
5.0000/5 (11 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj