Tri virinoj mortas kaj iras al paradizo, Sankta Petro ilin rigardas kaj diras: «kiu inter vi kokris propan edzon levu la manon?». Nur du manoj leviĝis, do Sankta Petro diras: ĉiuj tri al la purgatorio, ankaŭ la surdulino!!
Renato Corsetti transdonas la oficejon de UEA al Probal Daŝgupta. Post la formalaĵoj ili kunsidas kaj babilas. Iam Corsetti demandas: "Probalo, ĉu en via lando ekzistas multaj homoj, kiuj decide neniam lernus Esperanton?" - "Jes," respondas Daŝgupta, "mi eĉ taksus ilian nombron je minimume 500 milionoj!" - Respondas Corsetti: "Nu bone, pli-malpli tiom, kiom en Eŭropo."
La portugala sciencisto konigas al la mondo:
- Mi ĵus inventis pilolon kiu sensoifigas onin.
- Sed, kiel ĝi funkcias?
- Simple: englutu ĝin kun glaso da akvo!
Gastigantino al malfrua gasto: „Vi malbonŝancas, ĉiuj belaj, spritaj virinoj estas jam for.“
Gasto: „Mi ne venis ja pro belaj kaj spritaj virinoj, mi venis pro vi.“